Commons:Lingvoj

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to navigation Jump to search

Vikimedia Komunejo estas plurlingva* projekto. Tiu ĉi paĝo priskribas ĝian politikon pri plurlingveco, kaj preskribas lingvojn uzotajn por apartaj aferoj.

  • Priskriboj ĉe galeriaj, kategoriaj kaj dosierpriskribaj paĝoj povas esti en ĉiu ajn lingvo, kaj estu aldonataj en pluraj lingvoj. Por klareco kaj pureco, ni rekomendas uzi lingvajn ŝablonojn*..
  • Galerioj ordinare nomiĝas en la ĉefa lingvo de la koncerna afero. Vidu pli detalan gvidlinion en Commons:Galleries*.
  • Kategorioj ĝenerale nomiĝu anglalingve. Vidu konkretajn rekomendojn en Commons:Categories*. Vidu ankaŭ proponatajn regulojn pri Kategorinomoj*.
  • Nomoj de paĝoj pri kreintoj (en la nomspaco Creator:)* estu en la formo plej ofte uzata en anglalingva literaturo.
  • Dosieroj povas nomiĝi en ajna lingvo. La dosiernomo estu distingiga kaj utila. Vidu proponatajn regulojn en Commons:File naming*.
  • Ŝablonoj povas esti en ajna lingvo. Se ŝablonteksto haveblas en pluraj lingvoj, la angla versio estu la modela, kaj sur ĝi baziĝu la ceteraj lingvaj versioj de la ŝablono.
  • Regularoj kaj gvidlinioj estu verkataj en la angla kaj tradukataj al aliaj lingvoj. Anglalingva versio de regularo aŭ gvidlinio estas la aŭtoritata versio, kaj sur ĝi devas baziĝi la ceteraj.